PIV 2020 · 16524
★verm/o
★verm/o
1 Kn de senvertebruloj pli-malpli longformaj, molaj, senkruraj, ekz. lumbriko, hirudo, askarido, tenio: sub vi sterniĝos vermoj, k vermoj estos via kovrilo X; kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj X; kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno, k aperis en ĝi vermoj, k ĝi malbonodoriĝis X; la vermo estas en la frukto; fromaĝo plena de vermoj; (f) ĉiu havas sian vermon (ĉagrenon); la vermo de la dubo lin ekmordis.
2 (f) Malŝatinda, senvalora homo: sed mi estas vermo k ne homo X; vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? Z; ve, ve al la dubanta vermo! Z.
3 💻 Komputila programo, kiu sen homa interveno reproduktas sin en komputila reto, ofte kaŭzante grandan ĝenon. ☞ viruso.
vermoj
1 ♉ (ark.) Eksa, vasta filumo (Vermes), ampleksanta tre diversajn longformajn senvertebrulojn kun unuebene simetria korpo, nun respondanta al pluraj filumoj, i.a. plathelmintoj, rotaciuloj, nematodoj, anelidoj.
2 ⚕ Parazitaj intestaj vermoj.
antivermaĵo, kontraŭvermaĵo ⚕ Vermoforiga planto, medikamento.
verma. Rilata al vermo.
vermaro. Aro, svarmo da malpuraj, putraj vermoj.
vermoborita, vermotrua Z. Tia (pp ligno), ke vermoj en ĝi boris al si truojn: vermotrua nukso Z, meblo.
vermoforma. Havanta la formon de vermo.
vermopikita Z. Tia (pp ŝtofo), ke ĝin formanĝis vermoj, tineoj.
fadenvermoj ♉ Nematodoj.
harvermoj. Gordiuloj.
lumvermo. Ino de lampiro.
platvermoj = plathelmintoj.
tervermo. Lumbriko.