← Reen al S

PIV · 14348

★skarab/o

skarab/o
G. (Scarabaeus) de grandaj, lamenkornaj koleopteroj, kiuj formas globetojn el sterkaĵoj, por meti en ilin siajn ovojn: Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko! Z.
👥 Skarabedo.
= koleoptero. Rim. skarabo 3 estas uzata por formi vulgarajn nomojn de koleopteroj.
skarabedoj. Fam. (Scarabeidae) de koleopteroj, al kiu apartenas i.a. skarabo k melolonto.
bombardskarabo. Vulgara kn de la sp-oj de brakino k de la tre parenca g. Aptinus, kiuj krake eligas nubeton da malbonodora gaso kontraŭ malamiko.
cervoskarabo. Lukano.
majskarabo. Melolonto.
mariskarabo. Kokcinelo. Sin. maribesto.
solstica skarabo. Solstica melolonto.
sterkoskarabo Z. Geotrupo.
terpomskarabo. Leptinotarso.