PIV · 8893
kurkuli/o
kurkuli/o ♉ Malgranda insekto (Curculio k parencaj g-oj) el la ordo de koleopteroj, kun rostrosimile longa kapo k ortangule kurbaj antenoj, kies larvoj k imaginoj malutilas al vegetaĵoj.
kurkuliedoj. Fam. (Curculionidae) de koleopteroj kun la ĉi-supraj karakterizaĵoj, al kiu apartenas i.a. kurkulio k kalandrao.