← Reen al K

PIV · 8894

kurkum/o

kurkum/o 🍁 G. (Curcuma el zingibracoj) de ĉ. 40 sp-oj de plurjaraj rizomaj herboj el tropika Azio, pluraj kultivataj por ornamo k/aŭ ekstrakto de aroruto; la plej konata sp. (C. longa), el Hindio, similas al zingibro k havas karnan, flavan rizomon, kies pulvoro estas uzata kiel koloriga spicaĵo (i.a. en la preparo de kareo).
kurkumino Flava kolorilo, C21H20O6, ekstraktata el la radiko de kurkumo, pasintece uzata i.a. por tinkturi vestojn.