PIV 2026 · Artikolo 1185

aroruto

Litero A

aroruto
1 BOTA granda daŭra herbo, kultivata por la rizomo, el kiu oni produktas farunon (aroruto 2). specio Maranta arundinacea Sin. arorutujo, arorutplanto. ➞ maranto.
2 (striktasence) nutra amelo ekstraktata el la rizomo de aroruto 1: kaĉo el aroruto ĵeleo el aroruto
3 (vastasence) nutra amelo simila al aroruto 2, ekstraktata el la rizomo de kelkaj tropikaj kaj subtropikaj plantoj (precipe dioskoreo, kanao 1, kurkumo kaj taro 2).
arorutujo aroruto 1.