PIV · 9907
marant/o
marant/o 🍁 G. (Maranta el marantacoj) de plurjaraj herboj kun ofte okulfrape koloraj, ornamaj folioj, diferenca de kalateo pro nur unukamera, unuovola ovario k pro infloresko branĉa, malmultaflora; ĉ. 20 sp-oj el tropika Ameriko, kelkaj kultivataj por ornamo (ekz. M. leuconeura) aŭ por rizomo (precipe M. arundinacea), el kiu oni produktas farunon (☞ aroruto) uzatan kiel facile digesteblan nutraĵon k por farmaciaĵoj.