PIV 2026 · Artikolo 7258
1kanao
1 kanao BOTA kano, kun rizomo, kun alternaj larĝaj folioj de elipsaj ĝis lancetformaj, kaj kun neregulaj epiginaj floroj ruĝaj, oranĝaj aŭ flavaj en grapolo, paniklo aŭ spiko; el tropika Ameriko, sed kelkaj specioj estas kvazaŭhejmaj alilande; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Canna
kanaaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas kanao. membro de la familio Cannaceae (kanaacoj)
manĝebla kanao kanao kun manĝebla tubera rizomo, el kiu oni ekstraktas specon de aroruto. specio Canna edulis