PIV 2026 · Artikolo 7259

2kanao

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. kanaar/o
  2. rond/a/j kanao/j
  3. rond/a kanaar/o
  4. strek/a/j kanao/j
  5. strek/a kanaar/o
2 kanao LING skribsigno de iu el la du silabaj skribsistemoj de la japana lingvo.
kanaaro aro de la kanaoj de iu el la du kanaaj skribsistemoj.
rondaj kanaoj, ronda kanaaro tiu el la du sistemoj de kanaoj, kiu estas uzata precipe por skribi origine japanajn vortojn kaj ankaŭ gramatikajn partikulojn kaj finaĵojn, kaj kies signoj estas iom pli rondecaj ol la strekaj kanaoj. ひらがなhiragana
strekaj kanaoj, streka kanaaro tiu el la du sistemoj de kanaoj, kiu estas uzata precipe por transskribi fremdajn vortojn (sed ne ĉindevenajn) kaj sonimitojn, kaj kies signoj uzas iom pli rektajn strekojn ol la rondaj kanaoj. カタカナkatakana