PIV 2026 · Artikolo 5899

herpeto

Litero H

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. de/nask1/a herpeto
  2. lip/a herpeto
  3. seks/organ/a herpeto
herpeto MEDI infekta malsano, kaŭzata de herpetviruso tipo 1 aŭ 2 kaj tipe karakterizata de haŭta erupcio de grupoj da flavaj veziketoj en difinitaj lokoj (lipoj, seksorganoj k.a.)
denask1a herpeto herpeto de novnaskito, kaŭzata de kontakto kun aktiva herpeta infekto de la patrinaj seksorganoj dum la nasko.
lipa herpeto herpeto de la lipo; kutime kaŭzata de herpetviruso 1.
seksorgana herpeto herpeto de la seksorganoj, inkluzive de la glano kaj prepucio en viroj, kaj de la vagino, vulvaj lipoj kaj perineo en virinoj; kutime kaŭzata de herpetviruso 2.