← Reen al P

PIV · 12066

permut/i

permut/i Z (tr) Ŝanĝi la ordon de ciferoj, literoj, elementoj de tutaĵo ks.  faktorialo.
permuta. Rilata al permuto: permuta reakcio (ĉe kiu jonoj interŝanĝas sian lokon en la substanco).
permuto
Ago de tiu, kiu permutas.
Bijekcio de aro sur ĝin mem, speciale pri la aro {1, 2, 3,…, n} (ekzistas faktorialo n tiaj).
permutado Ŝanĝa aranĝo laŭ spiralo de la tri konduktiloj de trifaza transsenda energidukto, por malpliigi la efikojn de kapacita malsimetrio.
permutaĵo Ĉiu el la eblaj diversaj manieroj vicigi la elementojn en aro, do la rezulto de permuto: la permutaĵoj de tri elementoj a, b, c estas abc, acb, bac, bca, cab, cba. aranĝaĵo, kombinaĵo.
permutebla. Tia, ke oni povas permuti ĝin kun alia samspeca elemento.