PIV · 7736
kiasm/o
kiasm/o
1 ♧ Ritmofiguro, konsistanta en la inversigo, en dua frazparto, de la vortaranĝo en la unua; ekz. mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko, k la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu! X.
2 ❤ Interkruciĝo de anatomiaj elementoj: opta kiasmo (interkruciĝo de la optaj nervoj: chiasma opticum).
3 ⚥ Figuro, rezultanta el la dummejoza interkruciĝo de du homologaj kromosomoj, kiuj tiam interŝanĝas segmentojn de kromatidoj.