PIV 2026 · Artikolo 4668

fonemo

Litero F

fonemo LING
1 en difinita sona lingvo aro de similaj lingvaj sonoj, kiuj fonologie funkcias kiel unu baza sono, kiu povas distingi unu morfemon de alia: Esperanto havas 28 fonemojn, el kiuj 5 estas vokaloj kaj 23 estas konsonantoj JWe
2 en difinita signolingvo baza fonologia signa elemento, kiu povas distingi unu morfemon de alia.
➞ alofono, fonemiko, fonologio.
fonema
1 rilata al fonemo(j).
2 transskribo tia, ke ĉiu fonemo de la koncerna lingvo estas reprezentata per ununura simbolo, sen specialaj simboloj por alofonoj.