PIV 2026 · Artikolo 4676

fonologio

Litero F

fonologio LING
1 studo de tio, kiel sona lingvo sisteme organizas siajn parolsonojn kiel kontrastajn unuojn, aŭ kiel signolingvo organizas siajn analogajn signifodistingajn elementojn: fonologio konsistas el fonemiko kaj prozodio ➞ fonologo, fonemo.
2 sistemo de la bazaj signifodistingaj elementoj de unuopa lingvo: pluraj lingvoj havas en sia fonologio procezon, per kiu oni reduktas la vokalon de ĉiu senakcenta silabo JWe
3 (evitinde) = fonetiko: la plej simpla ortografio, kaj fonologio Z