← Reen al G

PIV · 5277

globul/o

globul/o
Nomo de la sango- k limfo-ĉeloj: la ruĝaj globuloj (Sin. eritrocitoj) similas al dukonkavaj diskoj 7 µm diametraj; la blankaj globuloj (Sin. leŭkocitoj) iom similas globojn aŭ amebojn. Sin. sangoglobeto. eritroblasto.
Nomo de la polusaj, globetformaj abortaj ĉeloj, elpelitaj el la ovo dum ties maturiĝo.
globuleto Ĉiu el la malgrandaj globuloj (2−3 µm), formoŝanĝemaj (de bastoneto al disko) k fragilaj, kiuj havas rolon en la sangokoagulado. Sin. trombocito.
globulestiĝo Formiĝo de la globuloj en la globulproduktaj organoj (osta medolo, limfaj nodoj, lieno).
hiperglobulemio Enesto de tro da globuloj en la sango; troglobuleco. hipereritrocitemio.