PIV 2026 · Artikolo 5278
globulario
globulario BOTA malalta plurjara herbo aŭ arbusteto; kun ledecaj folioj; kun diskformaj, malgrandaj, violaj, rozaj aŭ (malofte) blankaj floroj; el suda Eŭropo, okcidenta Azio, Kanarioj kaj Verdkaba insularo, pluraj kultivataj por medicino kaj ornamo. genro Globularia
globulariaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas globulario. membro de la familio Plantaginaceae (globulariacoj)