PIV · 5279
globulin/o
globulin/o ⚥ Ⓚ (kn) Proteino kun pli-malpli globformaj partoj, solvebla en akvo, kun granda molekula maso: ĉefaj globulinoj estas: seroglobulino, ovoglobulino, laktoglobulino.
gamaglobulinoj ⚥ ⚕ Grupo de seroglobulinoj, kiu ampleksas la plej multajn antikorpojn de la sango: gamaglobulinoj grave rolas en la defendo de la organismo kontraŭ la infektoj k estas uzataj en terapio.
imunoglobulino ⚥ ⚕ Antikorpo.