← Reen al Ŝ

PIV · 15172

ŝmink/o

ŝmink/o Z. Kolora ŝmiraĵo, uzata precipe de virinoj, aktoroj ks, por refreŝigi aŭ intensigi la vizaĝkoloron, la trajtojn ktp: blanka, ruĝa ŝminko.
ŝminki (tr) Kolorigi per ŝminko: ŝi neniam ŝminkas sin; ŝi estis ŝminkita kiel prostituitino.
ŝminkado. Ago de tiu, kiu ŝminkas: ŝminkado estas vera arto; la filmeja ŝminkado estas diferenca de la teatra.  bazo.
ŝminkisto, ŝminkistino. Specialisto pri ŝminkado, precipe en teatro, kino ks.