← Reen al A

PIV 2020 · 175

afekci/i

afekci/i Z (tr)
Φ Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo: objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion.
Ψ Forte tuŝi la sentojn. Sin. emocii.
Malsane aliigi la fizikan staton: iaj venenoj afekcias aparte tiun aŭ alian organon; maraero afekcias la nervozulojn. ataki, trafi.
afekcio
Φ Ŝanĝiĝo en ies stato: laŭ Spinozo, ĉiuj fenomenoj estas afekcioj de la substanco; sensa afekcio.
Ψ Subita ŝanĝiĝo en la psika ekvilibro; pli-malpli forta sentoskuo: kolero, miro, envio ks estas afekcioj; estri siajn afekciojn.
Malsano.
afekcia. Ekscitanta nian sentokapablon; rigardata nur el la vidpunkto de la agrablo aŭ malagrablo: la afekcia valoro de la vortoj estas pli grava en poezio aŭ en reklamado, ol ilia intelekta signifo.  elvokiva.