PIV 2020 · 3823
emoci/i
emoci/i (tr) Forte tuŝi, movi la animon: emocii iun ĝis larmoj; ĉiuj estis emociitaj Z. ☞ skui.
emoci3o
1 Kortuŝo: tiuj paroloj estigis grandan emocion en la ĉeestantaro; dolora emocio montriĝis sur ŝia vizaĝo; la emocio estis tro forta, ŝi svenis.
2 Φ Ĉia afekcia stato: la komencaj elementoj de emocio estas la ŝanĝiĝoj en la periferiaj korpaj organoj, sensaj, movaj, vazomovaj.
emocia. Kortuŝa: emocia rakonto, situacio, gesto.