← Reen al E

PIV 2020 · 3605

★ekscit/i

ekscit/i (tr)
Estigi reagon de ĉelo, histo, organo per stimulo: nervoĉelo ekscitita per elektra kurento reagas per nerva impulso.
Fari tre intensa la funkcion de korpa organo aŭ senso: eksciti la nervojn B; kurado ekscitas la koron; eksciti la apetiton, la soifon; oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti la kapon Z; pro la ekscitanta prepariĝo al la kongreso, mi devis denove komenci la fumadon Z. iriti, stimuli, vigligi.
Fari eksterkutime forta ian movon de la animo: eksciti ies fervoron, atenton, scivolemon B, koleron X, envion; ni devas eksciti la interesiĝon de la tuta urbo Z; la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon k denove komencis batalon X. (analoge): Vi ekscitis min kontraŭ li, por pereigi lin X. akceli, instigi.  fajro.
Kaŭzi vivan agadon de io aŭ iu: eksciti la fajron Z; ni ne sufiĉe batalas kontraŭ la indiferenteco k ekscitas la publikon Z.
Aktivigi: eksciti osciladon, magnetismon; eksciti dinamon, sifonon, kemian reakcion; ekscitita kvantumstato.
ekscito
Ago eksciti.
= eksciteco: Moor eniras en sovaĝa ekscito Z.
Produktado de magneta kampo en elektra aparato, ekz. en dinamo, elektra motoro aŭ laŭtparolilo.
aparta ekscito Ekscito de kampomagnetoj per fonto de aparta kontinua kurento.
impulsa ekscito Estigo de osciloj en agordita oscilcirkvito je la natura propra frekvenco de la cirkvito per subitaj impulsoj, donitaj de ekstere.
kompunda ekscito Ekscito de generatoro aŭ motoro, kiu funkcias pere de volvaĵoj, konektitaj parte paralele k parte serie.
ekscita. Rilata al ekscito: ekscita ekzerco; ekscita bobeno.
ekscitaĵo. Tio, kio ekscitas: la kuracisto ordonis al li eviti ĉiujn ekscitaĵojn.
ekscitebla. Tia, ke oni povas ĝin eksciti: ekscitebla karaktero, cirkvito.
eksciteblo. Propreco de iu, io ekscitebla: la eksciteblo de nervo, de muskolo.
ekscitebleco. Psikologia karakterizaĵo de iu, kiu facile ekscitiĝas. temperamento 3.
eksciteco. Stato de tiu aŭ tio, kiu aŭ kio estas ekscitita: ĉarma tono de ĝoja eksciteco regis en la domo; granda konfuzo k eksciteco skuis la tutan urbon.
ekscitiĝi. Iĝi ekscitita: li estas tre ekkolerema, k ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo Z; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto Z; la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo X; esti en plena ekscitiĝo, en multe da ekscitiĝo Z.
ekscitilo
Ekscita dinamo.
Io, kio ekscitas la organismon.
ekscitmaŝino Helpa generatoro, destinita produkti apartan ekscitan kurenton.
bloveksciti. Eksciti blovante: vizaĝo ruĝigita de la blovekscitado de la fajro Z.
korekscita. La koron ekscitanta: niaj kongresoj per sia soleneco k ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro Z.
memekscito Ekscito de dinamo aŭ generatoro per la kurento, produktata de la maŝino mem.