← Reen al S

PIV 2020 · 14816

stimul²i

stimul2i (tr)
Plivigligi ies aktivecon, fervoron; instigi al pli energia ago: la promeso de kroma salajro stimulis la elfosantojn. instigi, sproni.
Plivigligi la funkciadon de organo: stimuli la cerbon, hepaton; (analoge) stimuli la apetiton, la digeston.  eksciti.
Provi eksciti ĉelon aŭ organon (precipe nervan aŭ muskolan).
stimulo, stimulado. Ag(ad)o de io, kio stimulas:
Tio, kio kreskigas ies aktivecon aŭ energion: sub la stimulo de la malsato, de la danĝero; ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado Z;
Ĉio, kio estigas funkcian reagon en la organismo;
ekscito rezultas el stimulo.
stimulaĵo, stimulanto Aganto, kiu estigas eksciton: elektra, mekanika, kemia stimulanto; ĝojo, drinko estas stimulantoj.
stimulilo. Aparato por stimuli 3: kora stimulilo (elektra aparato enigita en la organismon, kiu helpas al nesufiĉa nerva stimulado por la funkciado de la koro).
stimulino Organisma substanco (precipe pp hormono), kiu stimulas la agadon de organo, ekz. glando.
gonadostimulino (kn) Hipofiza hormono, kiu stimulas la gonadojn: luteostimulino k foliklostimulino estas la precipaj gonadostimulinoj.