PIV 2020 · 14687
★spron/o
★spron/o
1 Metala pikilo, kiun rajdanto fiksas ĉe sia kalkanumo por stimuli ĉevalon aŭ rajdobeston: la tintantaj spronoj montris la rajdoserviston Z; pli ol necese tintis liaj oraj spronoj k la pendportilo de lia glavo Z; piki per ambaŭ spronoj (urĝegi sian ĉevalon); gajni siajn spronojn (iĝi kavaliro). ☞ spronradeto.
2 Io simila al sprono: spronoj de glaciŝuoj (feraj najloj); sprono de ŝiprostro; sprono de branĉhakistoj (por surgrimpi arbojn); sprono de monto (pinta elstaraĵo).
3 🍁 Kava plilongigaĵo, ofte kornoforma k pinta, de iuj floroj, ekz. de delfinio: sepala, petala sprono.
5 (f) Stimulilo: tiu promeso estis por li sprono B.
sproni (tr)
1 Stimuli per sprono.
2 (f) Stimuli: ŝia kalkaneto spronas la klitoron W; la progresoj faritaj en ĉiu leciono per tiu metodo spronas la lernantojn; spronantaj vortoj.
alaŭdosprono, kavalirsprono. Delfinio.