← Reen al F

PIV · 4325

fars¹o

fars1o
🎭 Teatraĵo, kies celo estas ridigi per simplaj, maldelikataj rimedoj, karikatura gestado, krudaj ŝercoj ktp: la farsoj de Moliero. komedio, parodio, burleskaĵo.
Ridinda pretendema konduto: lia akceptado estis vera farso.
farsa. Rilata al farso: farsa aktoro; (f) nenia mono k nenia farsa nomo de niaj kontraŭuloj povos ion fari kontraŭ nia konstanteco Z.
farsisto. Aktoro propra al farso. arlekeno, bufono, klaŭno, pajaco.