PIV 2026 · Artikolo 5978
hieno
Derivaĵoj en la artikolo 3
hieno ZOOL
1 mamulo, rabobesto, vivanta en Afriko kaj suda Azio, rekonebla pro sia dumnokta terura blekado, sin nutranta precipe per kadavraĵoj. membro de la familio Hyaenidae (hienoj, hienedoj) el la ordo Carnivora
2 hieno 1 de la genro Hyaena.
hienedomamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas hieno 2.
makulhieno la plej granda konata hieno, kun iom urseca aspekto, rondoformaj oreloj, malpli elstara kapohararo, pale bruna felo kun brunaj makuloj; la femaloj kun malpliaj mampintoj kaj falsa peniso; indiĝena de Sub-Sahara Afriko. specio Crocuta crocuta Sin. ridhieno.
ridhieno makulhieno.