PIV 2026 · Artikolo 14557
★soriko
★ soriko ZOOL mamulo simila al muso, kun longa pinta muzelo, malgrandaj oreloj (ofte ne videblaj) kaj odorglandoj ĉe la flankoj; ĝi uzas aŭdon kaj flaron por serĉi predon, ĉefe insektojn; iuj specoj eĥolokalizas. genro Sorex ➞ sorikedo.
sorikedo mamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas soriko. membro de la familio Soricidae (sorikedoj)