PIV · 14556
sorg⁸o
sorg8o 🍁
1 G. (Sorghum el poacoj) de unu- k plur-jaraj, fortikaj herboj kun longaj k mallarĝaj folioj, kun spiketoj en paniklo k kun globaj aŭ elipsoidaj grajnoj; 24 sp-oj el la Malnova Mondo k (1 sp.) Meksiko, i.a.:
dukolora sorgo, ordinara sorgo (S. bicolor, sin. S. vulgare), unujara herbo origina el Sudano, kun 4−5 mm longaj grajnoj, ĉe maturiĝo flavaj, ruĝaj, oranĝaj aŭ brunaj; multe kultivata en varmaj sekaj regionoj por produktado de greno grava en la homa k dombesta nutradoj; sukera medolo de var. saccharatum uzata ankaŭ por fabrikado de sukero, siropo k alkoholo; infloresko uzata por ĉambraj balailoj. Sin. mileego. ☞ milio, mileo, panico, setario.
Halepa sorgo (S. halepense), mediteranea, pororname kultivata, tre disvastigita.
2 👥 Ordinara sorgo.