PIV 2026 · Artikolo 10367

1★milio

Litero M★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. milieg/o
  2. milium/o
  3. bird/a milio
  4. fingr/a milio
  5. ital/a milio
  6. ordinar/a milio
  7. perl/a milio
  8. stern/a milio
1 ★ milio
1 KOMU unujara herbo 2, vaste kultivata en la varmaj landoj, kun tre malmolaj brilaj glataj semoj uzataj por greno 2; iu el deko da specioj. specioj Cenchrus americanus, Panicum miliaceum, Setaria italica kaj aliaj ➞ poaco.
2 KOMU la malgrandaj semoj produktitaj el milio 1, uzataj kiel greno 2 por fari farunon, cerealaĵon, furaĝon aŭ alkoholajn trinkaĵojn, kaj por nutri hejmajn kaj kortajn birdojn.
miliego dukolora sorgo.
miliumo BOTA unu- aŭ plur-jara speco de poaco, kun spiketoj kun po unu floro; la ekstera paleo ne havas ariston; el Eŭrazio, Nord-Ameriko kaj Nord-Afriko.genro Milium ➞ poaco.
birda milio BOTA itala milio.
fingra milio BOTA milio, baza manĝaĵo en partoj de Afriko kaj Hindujo. specio Eleusine coracana
itala milio BOTA speco de milio, origine el Ĉinujo, kultivata en varmaj regionoj por semoj uzataj en la nutrado de homoj kaj kortobirdoj; la dua plej kultivata speco de milio. specio Setaria italica Sin. birda milio, itala setario.
ordinara milio BOTA milio kreskata en moderaj regionoj. specio Panicum miliaceum Sin. milia panico.
perla milio BOTA la plej vaste kultivata milio en Afriko kaj suda Azio. specio Cenchrus americanus
sterna milio milio sterniĝanta en malsekaj deciduaj arbaroj kaj ombraj deklivoj; troviĝas en norda Usono kaj Kanado, en Britio kaj Eŭropo ĝis Siberio kaj Himalajo; la greno uziĝas por nutri birdojn, cervojn k.a. bestojn; orname kultivata. specio Milium effusum