PIV 2026 · Artikolo 1595
balkono
balkono
1 plata elstaraĵo ĉe la fasado de domo, ĉirkaŭita per balustrado aŭ krado kaj komunikiĝanta kun la interno: li sidis sur sia balkono Z ŝi elkliniĝis super la balkonon Z ➞ altano, teraso, verando.
2 SPEK en teatro ĉiu el la etaĝoj kun sidlokoj, inter la partero kaj la galerio 5:sidi sur la unua balkono
balkonaĵo korbelfenestro: ili sidis en la balkonaĵo kaj rigardis trans la ornamajn arbetaĵojn de la ĝardeno Z
pulbalkono SPEK (familiare) galerio 5.