← Reen al V

PIV 2020 · 16509

verand¹o

verand1o
(en Eŭropo) Kovrita k vitroŝirmita teraso aŭ balkono: ŝi eliris al ili sur la verandon Z.
(ekster Eŭropo) Aperta galerio, etendiĝanta ĉirkaŭ domo, laŭlonge de unu aŭ pluraj ĉambroj, konsistanta el tegmento subtenata de fostoj aŭ kolonoj k iufoje, precipe en Japanio, fermebla per paneloj.