← Reen al T

PIV · 15695

★tine/o

tine/o G. (Tinea) de malgrandaj noktpapilioj, kies flugiloj estas mallarĝaj, iom pintaj k kun longaj franĝoj; la larvoj de kelkaj sp-oj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj k detruas vestaĵojn ks: lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj X; kiel veston tramanĝos ilin tineoj X.
tineedoj. Fam. (Tineidae) de lepidopteroj, al kiu apartenas tineo k diversaj aliaj malgrandaj papilioj. Sin. moteoj.