PIV 2026 · Artikolo 10655
moteo
moteo ZOOL malgranda noktopapilio, kies flugiloj estas mallarĝaj, iom pintaj kaj kun longaj franĝoj; la larvoj de kelkaj specoj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas vestaĵojn k.s. membro de la familio Tineidae Sin. tineedo. ➞ tineo.
dommoteo ĉiu domloĝa speco de moteo. specio Tineola bisselliella
lummoteo ZOOL noktopapilio, kiun ŝajne allogas aŭ konfuzas lumo.