← Reen al K

PIV · 7297

kanon¹o

kanon1o Cilindra metala tubo, pretigita por enteni pafaĵojn (obusojn, mitrajlon), kiujn elĵetas la eksplodo de pulvo, k portata de movebla aŭ nemovebla afusto: kampa, monta, fortikaĵa, sieĝa, ŝipa, kontraŭaviadila kanono; rapidpafa, retiriĝa, kanelita kanono; kanonpafo, kanontubo. Sin. pafilego. haŭbizo, bombokanono.
kanona. Rilata al kanono: kanona baterio.
kanoni (ntr) Pafi per kanono.
kanonadi. Pafadi per kanonoj.
kanonaro. Aro de la kanonoj troviĝantaj sur unu pozicio, aŭ apartenantaj al unu armeo ks.
kanonisto. Soldato ĉe la servo de kanono.
bombokanono. Mallongtuba kanono, kiu pafas preskaŭ vertikale, donante al la bombo malfortan startrapidecon.
elektronkanono Elektronika aranĝaĵo, produktanta intensan elektronan faskon.
gulaŝkanono (fm) Militira veturilkuirejo.