← Reen al K

PIV · 7298

kanon/o

kanon/o. Sekvenda regulo, precipe en la jenaj fakoj
a) Aro de sanktaj skriboj, konsiderataj kiel inspiritaj de Dio k normigaj por la kredo. Biblio. b) Paragrafo de la eklezia juro (en la frua Eklezio, regulo por la kredo k vivo). c) Ĉefa parto de la katolika meso (post la prefacio ĝis antaŭ la Patronia). ĉ) Oficiala listo de la sanktuloj.
Regulo por difini la proporciojn de statuo: la kanono de Poliklito (laŭ kiu la kapo estas sepfoje entenata en la homa alto), de Lizipo (okfoje) ktp.
𝅘𝅥𝅰 Muzikaĵo, en kiu temo anoncita de unu voĉo estas strikte imitata de alia: senfina, inversa, ronda kanono; ĉenkanto estas senakompana kanono je la unisono.
kanona. Rilata aŭ konforma al kanono: kanona juro, kodo; kanona ĥoraĵo.
kanoneco. Eco de teksto, libro ks, entenata en kanono.
kanonigi. Kanonizi.
kanonisto. Fakulo pri la kanona juro.
duakanona. Rilata al libroj de la Malnova Testamento (ekz. Makabeoj, Tobio, Saĝo…), kiuj ne apartenas al la kanono de judismo, k kiujn agnoskas ne ĉiuj kristanaj eklezioj.