PIV 2026 · Artikolo 8578
krabo
krabo ZOOL dekpieda krustaco, kun tre malgranda abdomeno kaŝita sub la cetera korpo; kelkaj specoj estas manĝeblaj. infraordo Brachyura telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur la aliaj Z enladigitaj kraboj sur la bordo malaltaj fortikaĵoj platiĝis, kiel kraboj
ermitokrabo krabo, kiu pro sia mola abdomeno ŝirmas sin en malplena konko de gastropodo. superfamilio Paguroidea
hufumkrabo mara artropodo, senvertebrulo; ĝi vivas ĉefe en kaj ĉirkaŭ neprofundaj oceanaj akvoj sur mildaj sablecaj aŭ kotecaj fundoj. membro de la familio Limulidae (hufumkraboj) el la ordo Xiphosura Sin. limuledo, ponardovostulo. ➞ limulo.