← Reen al L

PIV 2020 · 9421

limul/o

limul/o
(ss) Mara artropodo (unuspecia g. Limulus polyphemus) el la subklaso de ksifozuroj, parenca al la trilobuloj, vivanta ĉe la E marbordo de N Ameriko; ĝia korpo konsistas el granda, duoncirkla cefalotorako («kapo»), malpli granda abdomeno, k longa, ponardoforma vosto. trilobuloj.
(vs) Limuledo.
limuledoj. Fam. (Limulidae), ampleksanta ĉiujn nun vivantajn ksifozurojn, t.e. limulo k parencaj g-oj.