PIV 2026 · Artikolo 9420
limozo
limozo ZOOL vadbirdo kun tre longa suprenkurba beko kaj longaj pintaj flugiloj. genro Limosa ➞ skolopedo.
lapona limozo granda limozo kun ruĝa plumaro, longaj kruroj kaj suprenkurba beko; kiu manĝas poliĥetojn ĉe ŝlimejoj kaj estuaroj; bredanta ĉe arktaj marbordoj inter Skandinavio kaj Alasko, kaj travintranta ĉe marbordoj en moderaj regionoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando; la migroj inter la du lokoj estas la plej longaj senhaltaj migroj de ĉiuj birdo. specio Limosa lapponica