PIV 2026 · Artikolo 15193

ŝpalo

Litero Ŝ

ŝpalo
1 KONS horizontala trabo el ligno aŭ alia materialo, servanta por kunligi du aliajn pecojn, inter kiuj ĝi tenas konstantan distancon: ŝpalo de barilo kuntenanta la vertikalajn stangojn ŝpalo de fenestroframo ➞ ŝproso.
2 FERV trabo simila al ŝpalo 1 uzata kiel subportilo kaj distancigilo por la reloj de trako 2, certiganta la ŝpuron. ➞ ŝpalborilo, ŝpalnoĉo.