← Reen al F

PIV · 4767

fram⁹o

fram9o Kadroforma ĉefparto, trabaro de objekto, kiu portas la aliajn diversajn pecopartojn: framo de brakseĝo; framo de mekanika segilo; fenestroframo; framo de maŝino; gisa framo de piano. ĉasio, kadro.
distribuframo Metala framo, ĉe kiu la ekstremaĵoj de la eksteraj aŭ internaj lineoj de telefoncentralo estas aranĝitaj k kiu ebligas laŭbezonajn konektojn.
fenestroframo. La tuto de la sistemo, ordinare ligna, kiu estas fiksita al la masonaĵo k entenas la fenestroklapojn.
masframo Metala framo de elektraj aparatoj, uzata kiel maso.
pianoframo. Bronza, gisa aŭ ŝtala parto de piano, kiu eltenas la tutan streĉon de la kordaro: duonframo, tuta framo, kruckorda framo, memporta framo.