← Reen al K

PIV · 7065

★kadr/o

kadr/o
Borderaĵo el ia materio, ordinare kvadrata, sed ankaŭ aliforma, ĉirkaŭanta pli-malpli ebenan surfacaĵon: kadro de fenestro Z, de pordo Z; kadro de pentraĵo, de spegulo; kadro de panelo, gravuraĵo; la bukso formis malluman kadron al la florriĉa bedo. framo.
Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion: la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo; la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso. fono.
Organizita tutaĵo, interne de kiu havas lokon aparta okazaĵo, detalaĵoj, personoj k.a.: la disdonado de la diplomoj okazis en la kadro de tiu adiaŭa vespero; la historia kadro de la vivo de Z.; krevis la malnovaj kadroj de la scienco; krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn Z; tiu agado fariĝas ekster la kadro de nia asocio.
Kadrulo.
kadroj Σ Oficistaro kun reganta aŭ ordonanta funkcio en administra, ekonomia, armea, partia institucioj, kontraste kun la popolamaso aŭ la simplaj laboristoj: la kadroj de la industrio, de la polico, de la socio j; ne nur kadroj, sed ankaŭ ordinaraj kamparanoj […] zorgas pri la akvoutiliga konstruado Ĉ. kadrulo, aparato.
kadri (tr) Ĉirkaŭigi per kadro: ili kadras fenestrojn per cedro X; liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj X; kolumo, butonumita per ore kadrita (muntita) kameo Z; (f) profundiĝintaj k blue kadritaj okuloj Z (de malsana infano).
kadre de. En la kadro de.
kadrado
Ago per kiu oni kadras ion.
📷 Ĝusta lokado de fotota objekto, por ke ties bildo troviĝu artefekte en la kadro de la fotografaĵo.
kadraĵo. Kadro: pentraĵoj brilis el ora kadraĵo Z; (f) al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke ŝi altiru la okulojn Z.
kadrulo. Ano de kadroj.
kadrumo 🏠 Borderaĵo, fiksita al la interna parto de aperturo k destinita ricevi la kadron de fenestro, pordo, kameno.
alkadrigi 📖 Aranĝi (tekston) tiel, ke ambaŭ randoj estas glataj. rektigi, remburi.
enkadrigi. Kadri: oniksaj ŝtonoj, ĉirkaŭe enkadrigitaj per oro X; (f) la herbejo estis enkadrigita de altaj montoj Z; fosoj enkadrigitaj de tuta vico da salikoj Z.
senkadra. Ne provizita per kadro: senkadraj okulvitroj; senkadra spegulo.
brodkadro. Kadro, sur kiu estas streĉe etendita kanvaso surbrodota.
kopikadro 📷 Kadro kun vitro, per kiu oni reproduktas negativon sur paperon.
tradukkadro Triopa grupigo de nukleotidoj en kodonojn: ĉar estas tri nukleotidoj en unu kodono, estas tri tradukkadroj.