← Reen al C

PIV 2020 · 2585

★cirkonstanc/o

cirkonstanc/o. Detala apartaĵo, kiu akompanas agon, fakton, situacion: malgraŭ la cirkonstanco, ke nia afero sin trovis en situacio plej danĝera […] Z; tempo k cirkonstancoj saĝon alportas Z; raporti pri ĉiuj cirkonstancoj k nuancoj Z; pro diversaj malfavoraj cirkonstancoj […] Z; ĉio dependos de la cirkonstancoj Z; sub tiuj cirkonstancoj Z; pligravigaj, malpligravigaj (aŭ: mildigaj) cirkonstancoj (de la krimo). kondiĉo, okazo.
cirkonstanca. Rilata al cirkonstanco: cirkonstanca komplemento (Sin. adjekto).
cirkonstancaro. La tuto de la cirkonstancoj, kiuj karakterizas situacion. konjunkturo.
procirkonstanca. Kaŭzita de la cirkonstancoj: procirkonstanca leĝo.