← Reen al A

PIV 2020 · 106

adjekt/o

adjekt/o Λ Sintaksa funkcio (k sintagmo kun tiu funkcio), esprimanta unu el la cirkonstancoj, aldoniĝantaj al la predikato. Ekz. en la frazo: li kuris la tutan vojon, sen halto, kun kuraĝo, por la venko, kvar adjektoj akompanas la predikaton kuris. Sin. cirkonstanca komplemento. frazelemento.
adjekta propozicio. Subpropozicio, ludanta la rolon de adjekto.