← Reen al R

PIV · 13336

★rembur/i

rembur/i (tr)
Pufigi kusenon aŭ seĝon, plenŝtopante ĝin per lano, haroj, plumoj aŭ ia elasta materialo: remburita kanapo.
Plenŝtopi per pajlo aŭ alia materialo la felon de besto, por konservi al ĝi la formon de la vivanta besto.
📖 Aldoni spacetojn inter la vortoj de teksto, por ke la linioj havu difinitan longon: oni preferas ne remburi la liniojn, se oni uzas egallarĝan tiparon; komposti tekston senrembure. alkadrigi, rektigi.
remburado. Agado de tiu, kiu remburas.
remburaĵo. Tio, per kio oni remburas.