PIV · 4652
fold/o
fold/o Z
1 Ⓣ Longforma entranĉo en malmola materio, ordinare destinita por enŝovi ion en ĝin: foldo en piŝto (por enmeti la ringojn); foldo k lango (foldo en la rando de tabulo, ricevonta la langon elstaran ĉe la rando de alia tabulo, tiel ke ambaŭ kuniĝas). ☞ kanelo, lango, mortezo, rabeto, sulko.
2 Ĉiu el la du sulkoj, faritaj en la bindado de libro laŭlonge de la dorso k destinitaj doni pli grandan facilon por ĝin malfermi.
foldi (tr) Provizi per foldo: pare folditaj tabuloj.
enfoldigi. Enloki langhavan pecon en foldon.
ŝovofoldo. Foldo en kiu alia peco povas ŝoviĝi: ŝovofoldoj de angla fenestro, de gilotino, de tirkesto.