PIV · 4274
★falĉ/i
★falĉ/i (tr)
1 Detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto: falĉi fojnon, tritikon.
2 (f)Amase k abrupte mortigi: la pafado falĉis tutajn vicojn el la manifestaciantoj; la epidemio falĉis la civitanojn; falĉiĝis kiel herbo k sekiĝis mia koro X.
3 (abs) Paŝi, movante duonronde unu kruron: ĉevalo, kiu falĉas.
falĉo. Unu movo per falĉilo: la rikoltantoj antaŭenpaŝis falĉo post falĉo.
falĉado. La daŭra uzado de falĉilo: estis la tempo de falĉado.
falĉaĵo. La falĉita herbo aŭ greno.
★falĉilo. Longa, larĝa, iom kurba ŝtala klingo, fiksita al longa ligna tenilo, k servanta por detranĉi herbon aŭ grenon: trafis falĉilo sur ŝtonon Z (pf); falĉilo estas atributo de Morto.
falĉisto
1 Laboristo, kiu falĉadas.
2 G Falangio.
prifalĉi. Senigi (grundon) je ĝiaj kreskaĵoj per falĉado: prifalĉi kampon, gazonejon.
krurfalĉo. Kroĉo de ies kruro per la piedo, por faligi: li faligas lin krurfalĉe K.