← Reen al G

PIV · 5038

★garb/o

garb/o
Fasko da falĉita greno aŭ detranĉitaj vegetaĵoj: garbo da greno, fojno, pajlo, floroj; ni ligis garbojn meze de la kampo X; li kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejo X; permesu, ke mi kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj X; ŝajnigu, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn X.
(f) Aro da longaj aĵoj: tutaj garboj da rapidaj, oraj, blindigantaj radioj Z; tiuj pensoj, kvazaŭ garbo da fulmoj, trakuris la kapon de Marta Z.
Topologia spaco super alia spaco kune kun surjekcio sur tiu ĉi, tia, ke la surjekcio estas loka homeomorfio: mola garbo; la hiperfunkcioj konsistigas velkan garbon.  ĝermo 4.
garbaro. Amaso da garboj, provizore lasitaj sur la kampo. stako.
garbejo. Loko en farmodomo, kie oni konservas la garbojn: havigu al li iom el via garbejo k el via vinpremejo X. grenejo.
garbigi. Ligi k aranĝi garbojn: herbo, per kiu la garbigantoj ne plenigos sian baskon X.
garbigilo. Maŝino por ligi la garbojn.