PIV 2026 · Artikolo 5039

garcinio

Litero G

garcinio BOTA monoika daŭrafolia arbo kun fruktoj (beroj) manĝeblaj ĉe iuj specoj (precipe ĉe mangostanarbo); el Azio, tropika Afriko kaj Polinezio, kelkaj (precipe la gumigutarbo el norda Hindujo) uzataj por produktado de gumiguto. genro Garcinia ➞ kluziaco, gumigutarbo, mangostano.