kluzi/o🍁 G. (Clusia el kluziacoj) de daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj el la tropikaj k subtropikaj regionoj de Ameriko; ĉ. 145 sp-oj, pluraj medicine uzataj k kun rezino utiligata en la fabrikado de incenso.
kluziacoj. Fam. (Clusiaceae, sin. Guttiferae) de dukotiledonaj plantoj – de arboj ĝis herboj – kun flava rezina sekrecio; ĉ. 1 370 sp-oj el 45 g-oj, i.a. kluzio, garcinio k hiperiko. Sin.gutiferoj. ➞gumiguto, incenso.