PIV 2026 · Artikolo 9863

mangostano

Litero M

mangostano BOTA frukto de la mangostanarbo, malhele ruĝa bero samgranda kiel oranĝo 1, kun manĝebla interna parto, havanta guston inter tiu de persiko kaj de vinbero.
mangostanarbo speco de garcinio el Malajzio, daŭrafolia arbo kun elipsaj ledecaj folioj; ĝiaj fruktoj estas mangostanoj. specio Garcinia mangostana ➞ garcinio, gumigutarbo.