PIV · 4275
★fald/i
★fald/i (tr) Duoble aŭ pluroble fleksi tukon, paperon k ĝenerale ion ajn maldikan aŭ ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitaĵojn: faldi leteron, gazeton, sian buŝtukon; kvaroble faldi paperfolion; zorge faldita ĉemizo, robo; la tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo X; (f) doloro faldis ŝian frunton en kelke da sulkoj Z. ☞ falti, plisi, krispigi.
faldo. Ago faldi k, plej ofte, ties rezulto, t.e. kava spaco inter du elstaraj partoj de io faldita: la pezaj faldoj de la pordokurteno Z; unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita Z; forgladi la faldojn de ĉifita vesto; faldoj de la haŭto de elefanto; la mongola faldo (⚕ haŭtfaldo, kiu kovras la supran palpebron ĉe la flavuloj, k estas nazoflanke kompletigita de la epikanto); ❤ meza umbilika faldo (Sin. urako); (f) rigardi en la plej kaŝitajn faldojn de ilia koro Z.
faldado. Ago de faldanto: la arto de la paperfaldado (por elfari ludilojn ktp).
faldeto. Malgranda faldo.
faldumi (tr) Plisi.
faldoriĉa. Prezentanta multajn faldojn: la krimulino ĵetis sur lin teksaĵon faldoriĉan k implikan Z.
disfaldi. Malfaldi: disfaldi ventumilon; (f) la lingvo ankoraŭ ne disfaldis ĉiujn siajn eblaĵojn; disfaldiĝas la luksego de la somero.
dufaldo. La konveksa aŭ konkava parto de ŝtofo inter du faldoj.
kunfaldi ∆ Fari la operacion de kunfaldo.
kunfaldo ∆ La operacio, kiu al du funkcioj f k g asocias la funkcion h(x) = ∫ ƒ(y)g(x − y)dy.
infima kunfaldo ∆ La operacio, kiu al du funkcioj asocias la funkcion h(x) = infy(ƒ(y) + g(x − y)).
kunfaldaĵo ∆ La rezulto de la operacio de kunfaldo.
malfaldi. Tiel etendi la supraĵon, ke la faldo(j) malaperas: malfaldi gazeton, planon de urbo; ŝi malfaldis la duopige falditan folieton da papero Z. ☞ disetendi, disvolvi.
refaldi
1 Kuspi: refaldi la manikojn ĝis la kubuto.
2 Pluroble faldi, zigzage fleksi, kiel ĉe akordiono.
suprenfaldi. Kuspi: ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide Z.
dratrefalda ☐ ⏚ (pp volvaĵo) Havanta unu draton refalditan en la mezo, tiel ke la kurento ire k revene fluas paralele, por eviti meminduktancon.
linifaldo 💻 Aŭtomata transporto al la sekva linio de la tajpata vorto, se alie ĝi transirus la randon de la teksto: linifalda reĝimo. ☞ redaktilo.
rondfaldeti. Doni al la faldoj de ŝtofo rondan tuban formon.