PIV 2026 · Artikolo 1589
balgo
balgo TEKN regule zigzage faldita parto de aparato, veturilo k.s. kunliganta du aliajn moveblajn partojn, tiel ke oni povas ilin proksimigi aŭ malproksimigi konservante la fermitecon de la internaĵo: balgo de akordiono balgo de fotoaparato balgo de fajroblovilo aŭtobuso kun balgo
intervagona balgo FERV faldita aŭ elasta ekipaĵo ĉe ambaŭ ekstremoj de pasaĝervagono, ĉirkaŭkovranta la intervagonan pasejon.